|
CDELI rezultas el savado de interlingvististikaj arĥivaroj, kiun Claude Gacond plenumadas ekde sia studo de Esperanto en 1952. Observinte tiam stultan detruon de gravega libraro kaj de tre plena arĥivaro sekve al akcidenta morto de la posedanto, Claude Gacond komencis atentigi posedantojn de tiaj dokumentaroj pri la neceso ilin protekti kontraŭ simila detru-danĝero. Ĝuste tial fondiĝis CDELI en 1967 far Claude Gacond kaj Fernand Donzé, la tiama direktoro de la Biblioteko, kun la apogo de Svisa Esperanto-Societo, kiu donacis siajn libraron kaj arĥivaron. Ekde tiam multaj donacoj kaj heredigoj kompletigis kaj daŭre pliriĉigas la dokumentaron de CDELI. Laŭ ilia interlingvistika tendenco jen listo de la plej gravaj donacintoj, kiuj ofte estas konataj pro sia aktiveco. Por Esperanto : la ĝenevanoj Paul Bouvier, Henriette Ith, sekretariino de Pierre Bovet, kaj Hans Jakob, direktoro de Universala Esperanto-Asocio; la neŭŝatelanoj René kaj William Perrenoud, kaj la verkisto Claude Piron en Gland. Por Ido : Henry Jacob en Loughton (Britio), Clara Kreis-Schneeberger en Genève, Henri Meier en Esch-sur-Alzette (Luksemburgio) kaj Edouard Watterkote en Colmar (Francio). Por Occidental : Louis de Guesnet en Parizo, Alphonse Matejka en La Chaux-de-Fonds kaj Fred Lagnel en Corseau (VD). Por Interlingua de IALA : André Schild en Bazelo, aŭtoro de la lingvoprojekto Neolatino. Kaj apartenanta al ĉiuj interlingvistikaj tendencoj : Tazio Carlevaro.
|